Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_knabino

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La Knabino

Teksto
Muziko
Nanne KALMA
KantasKajto

Teksto

En la koridoro troviĝas knabino
Kun malhelaj okuloj kaj nigra harar'
Ŝajne ŝi vagas sen cel', sen destino
Nekonscia pri la kriado de la festantar'

Ekster la pordo hezitas knabino
La sojlo por ŝi ŝajnas altega bar'
En siaj manoj tremas mandolino
La konfrontadon ŝi timas kun la aŭskultantar'

Venu, venu, do venu knabino
Eniru la ĉambron por ĝuigi nin
Venu, do venu, eniru ĉarmulino
Por nin amuzigi per la mandolin'

En la pordfosto staras knabino
Ŝi vere similas ĉaspelita animal'
En la salono kantas la patrino
Akompanata de la patro per lia cimbal'
En la festejo konfuziĝas knabino
Por ŝi la festeno estas vera koŝmar'
Tie sur la tablo dancas la fratino
Akompanata de sia frato per lia gitar'

Venu, eniru, ne timu karulino
Kantu duvoĉe kun via patrin'
Venu, ne ploru, trankviliĝu belulino
Vi montriĝu al ni kiel via fratin'

En la koridoro ploras knabino
Finfine aperas la konata parencar'
La familio retiriĝis tuj post la festkulmino
Kaj nun reiras al ŝia loko sub la ŝtupar'

Eŭropo, ĉu vi estas kontenta
Pri via loĝantar'
Eŭropo, kion vi opinias
Pri de la parko la prizorgad'

la_knabino.1457802449.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)