Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | Gert VERHULST, Danny VERBIEST, Hans BOURLON, Johan VANDEN EEDE |
---|---|
Esperanta teksto | Spenĉjo, Frank VAN HERTROOIJ |
Esperanta plenumo | Spenĉjo |
Tipo | adapto |
Originala plenumo | Kabouter Plop (aktorita de Walter DE DONDER) |
Originala teksto | Gert VERHULST, Danny VERBIEST, Hans BOURLON, Johan VANDEN EEDE |
Esperantigo de De Kabouterdans. Ĝi estas flandra infankanto el la jaro 2000, kiu estis ege populara en Flandrio (nederlandlingva parto de Belgio) kaj en Nederlando. La kanto havas specialan dancon, kiun oni dancas dum la refreno.
Spenĉjo Esperantigis ĝin dum JES 2017, kaj unuafoje prezentis ĝin dum ties Internacia Vespero. Tri aliaj nederlandanoj (Frank, Klára, Roĉjo) tiam sursceneje prezentis la dancon. Antaŭ la kanto estis mallonga dancinstruo, por ke la spektantoj povu kune danci la nanan dancon.
Donu la atenton nun
Ĉar jam estas via ŝanc'
Venu al la danca rond'
Ĉar venos nun la nana danc'
Kundancanton trovu vi
Inon, iĉon, gravas ne
Prenu ties manon nun
Kaj paŝu antaŭen
Refreno:
Ek per unu piruet'
Frapu la plankon per pied'
Ŝvingu manojn en aer'
Kaj sidiĝu super ter'
Nun ansera turnbalanc'
Tiel do la nana danc'!
Nanoj, mi gratulas vin!
Ege bone dancas vi
Dancu ĝin denove do
Du fojojn petas mi
Refreno ×2
Kia danc' kaj kia ĝu'
Vi tre lertas, kredu min
Ni faru do la dancon plu
Tri fojojn ĝis la fin'
Refreno ×3
La kanto havas specialan dancon, kiun oni dancas dum la refreno. Ĉiu linio de la refreno havas sian propran dancmovon. Jen priskribo de la danco:
La lasta movo ne estas en la oficiala versio de la danco, sed almenaŭ en Nederlando ĝi estas ofte aldonata kiam oni dancas la nanan dancon.