Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_neregojigeblulo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La nereĝojigeblulo

MuzikoGijom' Armide
Esperanta tekstoGijom' Armide

Teksto

Vi povas ne paroli pri
La kial' de via ĉagren'
Vi ŝategus sed ĝi
Estas super mia kompren'

Verŝajne via malfeliĉ'
Estas profundega mister'
Nu via reĝojiĝ'
Ne estos senpena afer'

Kiam pli juna estis vi
Sufiĉis kanti tion ĉi

Rekantaĵo:

Ne ploru plu kara infan'
Estas ĵaluza la fontan'
Neniu pretas por la ban'
Sed supreniĝas l' ocean'
Fluas akv' en mia pian'
Naĝas fiŝ' en mia ekran'
En mia lito dormas ran'
Ne ploru plu kara infan'

Finfine malgranda klarig'
Venas per nemalgranda tekst'
Temas pri am', pri forta lig'
Temas pri dram', sed ne pri seks'

Tian deklamon devas mi
Pagi per respekta silent'
Nenio indas diri
En tiel solena moment'

Nu se pli simpla estus vi
Sufiĉus kanti tion ĉi

Rekantaĵo

Nu ŝajnas, ke mia ĉeest'
Helpas nur konsciigi vin
Pri la nobla belec'
De via malhela destin'

Mi do lasu vin tie ĉi
Sola sed kun via juvel'
Tute trankvilas mi
Ja ne estas risko pri ŝtel'

Rekantaĵo

Vi ne povas paroli pri
La kial' de via ĉagren'
Vi ŝategus sed ĝi
Estas super mia kompren'

Eksteraj ligoj

la_neregojigeblulo.1639380576.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)