Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_nova_jaro

La nova jar'

MuzikoMelodio de: O, Tannenbaum
Esperanta tekstoRaymond Schwarz

Teksto

/: La nova jar', la nova jar'
la homojn plibonigas! :/
Sur ĉiu strat', en ĉiu dom'
afabla estas ĉiu hom',
la nova jar', la nova jar'
la homojn afabligas!

La pordistin', la pordistin'
nun ĉiam bonhumoras!
Antaŭe vane kaj sen fin'
dumnokte mi petegis ŝin,
sed nun ŝi enirigas min
tuj kiam eksonoras!

La poŝtportist', la poŝtportist'
deĵoris tre malbone!
Ne venis li dum pluvveter',
kaj nur malofte dum somer',
sed eĉ por simpla cirkuler'
li venas nun persone!

Kaj la barbist' traktadis min
samkiel malamikon!
Li senhezite, laŭ okaz'
detranĉis pecon de la naz'
kaj li al mi sen parafraz'
manĝigis la penikon!

Sed la barbist', sed la barbist'
nun razas min senvunde!
Kaj kun ĝentila kompliment'
li diras plena je atent':
»De viaj haroj cent procent'
rekreskos tre abunde“!

Kaj malfidela amatin'
al kiu mi min donis,
kaj kiu laŭ infera plan'
min trompis kun amerikan',
ŝi skribis ĵus per propra man',
ke ŝi al mi pardonis!

Restoracia ĉefkelner'
li estis ĉefbarbaro!
Al mia frako kaj kravat'
ŝprucigis saŭcon kun salat',
sed de nun li pro korkompat'
ĝin verŝas al najbaro!

Ho, nova jar', mi amas vin
pro via dolĉa paco!
Sed diru, ĉu sincere vi
tutsola sorĉas ĉion ĉi,
aŭ ĉu ĝin faras multe pli ,
nur la novjar-donaco?

la_nova_jaro.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)