Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_pasinta_generacio

La pasinta generacio

Teksto?
Muziko
Kantas
La Perdita Generacio
E-teksto?

Teksto

ili diras ke vi estos perdita
en sektoreto
vi estos kaptita
en frenezulomovado ŝlosita
se vi ilin sekvas ne

ĉu nur laŭ ilia piedspuro
riĉiĝi per grimpi la turon
manĝegi malantaŭ la muro
veran vivon havos ni?

Refreno A:

malfacile kiam la patroj ne respektas
la vivon kiun vi elektas
sed memoru ke ili estas la pasinta generaci’
la estontecon regos vi!
la estontecon regos vi!

ili sen scio asertas stultaĵojn
pri Esperanto, pri vegana manĝaĵo
tro malfrue por tondi la kreskaĵon
kiun ili plantis mem

tuj ili montras potencon
nomigante ĝin respondeco
sed fakte ĝi estas atenco
kontraŭ unu libera hom’

Refreno A

Refreno B:

malfacile kiam la patroj ne respektas
la vivon kiun ni elektas
sed memoru ke ili estas la pasinta generaci’
la estontecon regos ni!
la estontecon regos ni!

karaokeo preciza

i..li diras ke vi estos perdi..ta
en sektoreto
vi estos kaptita
en frenezulomovado ŝlosi..ta
se vi ilin sekvas ne

ĉu nur laŭ ilia piedspuro
riĉiĝi per grimpi la turon
manĝegi malantaŭ la muro
veran vivon havos ni..?

ma..lfacile kiam la patroj
ne respektas
la.. vivon kiun vi….
elektas
sed memoru ke ili
estas la pasinta generaci’
la estontecon regos vi!
la estontecon regos
vi….! ja….

i..li
sen scio asertas stultaĵojn
pri Esperanto,
pri vegana manĝaĵo
tro malfrue
por tondi la kreskaĵon
ki..un i..li plantis mem

tuj ili montras potencon
nomigante ĝin respondeco
sed fakte ĝi estas atenco
kontraŭ unu libera ho..m’

ma..lfacile
ki..am la patroj ne..
respektas
la vivon ki..un vi….
elektas
sed memoru ke.. ili
estas la pasinta generaci’
la.. estontecon regos vi!
la.. estontecon regos vi….!
ja…. ha, ha..

ma..lfacile
kiam la patroj ne re..spektas
la vivon ki..un vi….
elektas
sed memoru ke ili..
estas la pasinta generaci’
la.. estontecon regos ni!
la.. estontecon regos ni!

la_pasinta_generacio.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)