Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_pensoj_liberas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----



La pensoj liberas

E-tekstoCezar1)

Germana popolkanto “Die Gedanken sind frei”
Vortoj de “fluganta folio” (1780)
Esperantigo farita surbaze de traduko de B.Klatil

Teksto

La pensoj de la hom'
liberas kaj restas,
laŭ nokta fantom'
kaŝite ja estas.

Ĝin hom' nek divenas
nek ĉenoj katenas.
Do restas laŭ senc',
ke liberas la pens'!

Mi pensas kun plezur',
kverelojn evitas.
Sekrete mi nur
pri ĉio meditas.

Dezirojn- vi sciu,
malhelpas neniu,
ĝi restas laŭ senc',
ke liberas la pens'!

Se iu ĵetos min
karceren ĉepane,
mi simple diras lin:
“Vi agas ja vane.
La pensoj trapasos
kaj murojn frakasos
per forta potenc',
ĉar liberas la pens'.”

Kaj tial ĉe la fin'
mi zorgojn forŝovu,
ke vivgoĵo min
do daŭre plu movu.

Mi povas sentime
beati anime
laŭ sento kaj mens',
ĉar liberas la pens'’!

Eksteraj ligoj

1)
aŭtora permeso por publikado ricevita
la_pensoj_liberas.1194417795.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)