Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_pordisto_de_la_nokto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La pordisto de la nokto

Teksto / MuzikoEnrico RUGGIERI
E-tekstoPier Luigi CINQUANTINI

Origina titolo: Il portiere della notte

Teksto

Iras for ili kun rapidem'
ne estas eĉ la temp' por ilin voki.
Ili petas nur prezon
kaj eĉ ne lasas la adreson
kaj en la ĉambroj restas nur la malpleneco.
Se konus vi l'penon
por organizi la scenon
kaj resti ĉe la tablo kiel hundo ligita per ĉeno.
Jen ŝi venanta ofte tre malfrue
tiele belas kaj movas sin senbrue
jen ŝi ŝanĝanta ĉiam la klienton
min alparolas okaze nur de mendo.
Sed mi ŝin liberigos kaj ŝi ja sekvos min
rezervos mi la ĉambrojn por nia kuna destin'
mi portos ŝin tre foren por ŝin ne lasi plu
mi portos ŝin al vento kaj de tie al ĉielblu'
kaj kiam nin surprizos vintra tristo
tni ne plu estos la hotelpordisto

Dum ŝia eniro
se konus vi l’suferon
mi ne povas rigardi ŝin sen konsidero
se ŝi almenaŭ iom nur imagus
por viv' kun ŝi mi kiom multe pagus.
Dum ŝi ne vidas mi mallaŭtparolas
al tuko ŝia kiu ŝin simbolas.
Sed mi ŝin liberigos mi ne forlasos ŝin
ni kundividos sorton ĝis nia vivofin';
mi portos ŝin tre foren kaj ne eblos disiĝ'
Ŝi diros: “Mi vin amos, por ĉiam sen kondiĉ'”
kaj kiam ni atingos nian celon
mi ne laboros plu en ĉi hotelo
kaj kiam la malhel' la tagon vestos
ne plu pordisto de la nokt' mi estos.

la_pordisto_de_la_nokto.1632674567.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)