Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Venis la postrompiĝa temp'
La ne plu mezurebla temp'
Temp' de la senfina ekzil'
En reĝlando de l' senutil'
Venis la postrompiĝa temp'
Sed mi transsaltis ĉiujn rem-
-parojn
Ĉiujn barojn
Miajn okulojn sekigis gaj'
Mi ne plu atendas vin sur la kaj'
Venis mallibereco dank
Al la gvatado de la mank'
Iĝis kaptil per iu truk'
La antaŭe milda littuk'
Venis mallibereco dank
Al vi sed malplenas je ran-
-koro
Mia koro
Miajn okulojn briligas ĝoj'
Mi ne plu atendas vin sur la voj'
Miajn okulojn sekigis gaj'
Mi ne plu atendas vin sur la kaj'
Miajn okulojn briligas ĝoj'
Mi ne plu atendas vin sur la voj'
Miajn okulojn sekigis gaj'
Aj! aj! aj! aj! aj!