Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_postrompigxa_temp

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La postrompiĝa temp'

Teksto

Venis la postrompiĝa temp'
La ne-plu-mezurebla temp'
Temp' de la senfina ekzil'
En reĝlando de l'senutil'

Venis la postrompiĝa temp'
Sed mi transsaltis ĉiujn remp-
arojn
Ĉiujn barojn

Okuloj miaj sekiĝis kaj
Mi ne plu atendas vin sur la kaj'

Venis mallibereco dank'
Al la gvatado de la mank'
Iĝis kaptil' per iu truk'
La antaŭe milda littuk'

Venis mallibereco dank'
Al vi sed malplenas je rank-
oro
Mia koro

Okulojn miajn briligas ĝoj'
Mi ne plu atendas vin sur la voj'


Okuloj miaj sekiĝis kaj
Mi ne plu atendas vin sur la kaj'


Okulojn miajn briligas ĝoj'
Mi ne plu atendas vin sur la voj'


Okuloj miaj sekiĝis kaj
Aj! aj! aj! aj!

Eksteraj ligoj

la_postrompigxa_temp.1367850825.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)