Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_praktiko

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La praktiko

AŭtoroCath. ROSKES-DIRKSEN
Muzikomelodio de: Er komt een vogel gevlogen

Teksto

Ni oftege parolas
Ho, pri amo kaj ver'
Kaj volonte ni volas
La ĉielon sur ter'.

Sed paroli kaj agi
Tio estas ja du.
Ni ne devas imagi
Progresado per bru'.

Do kun ĝoj' al laboro
Por la bon' de l’ homar'
Ke la amo en koro
Elmontriĝu per far'.

la_praktiko.1366648332.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)