Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Aŭtoris, komponis, muzikas Ĵ. Dan, esperantigis Bert Schumann, kantas André Roullet.
Ĉiuj pejzaĝoj kaj memoraĵoj
preterpasas nun antaŭ mi,
emas diri mi al vi,
ke la paseo * ne forgesiĝas.jen epizodo el nia viv',
ĉiam pli el nia viv'.Tiom da tagoj, tiom da semajnoj,
tiom da momentoj de la viv',
en mia fundo scias mi,
ke la paseo ne forgesiĝas.
Lernadis mi tiom de vi,
ne sufiĉus tiu viv',
por ke diru mi al vi,
ke la paseo ne forgesiĝas.
Tiuj pejzaĝoj, tiuj memoroj
pasas nun denove antaŭ mi,
emas diri mi al vi,
ke la paseo ne forgesiĝas.
* pase/o (neol.) = pasintaĵo, ~eco (PIV)