La Renkonto

Am Dm E Am
Aŭtun' trapluvis, kaj degelis vintro,
Dm E Am
De printempaj tagoj pasis gutsonor',
A7 Dm G C
Jen venis ree atendata somero,
Am Dm E Am
Denove la verda stel' brilas sur nia vel'.

Refreno:

Dm G C Am
Dum tuta jar', dum tuta jar' logis nin renkonto,
Dm G C A7
Dum tuta jar', dum tuta jar' revis ni pri SEJT,
Dm G C Am
Kun amikar', kun amikar' enui estas honte,
Dm E Am
Bonvenu ĝoj' al nia tendarej'.

Verda lum' de l' espero en bona kunveno,
Kie pro belkantoj sonas homkorar',
Ĉie floras ridoj, pliboniĝas animoj,
En okuloj ĉiuj vi legas sen erar'.

Refreno
  • la_renkonto.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 04.11.2015 13:55
  • (ekstera redakto)