Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_rompita_ringeto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La rompita ringeto

TekstoJ. von EICHENDORFF
E-tekstoFerdinand PFEIL
Origina titoloIn einem kühlen Grunde

fonto: el Germana Kanttrezoro de Erk; C. F. Peters

Teksto

En freŝa val' rondiras
Muela rad' kun bru'
/:Ŝi, kiun mi sopiras,
Ne loĝas tie plu. —:/

Min ami ŝi promesis
Kaj donis ringon, — sed
/:La ĵuron ŝi forgesis,
Rompiĝis la ringet'.:/

Dezirus mi ludanta
Vagadi tra la mond'
/:Kaj porti miajn kantojn
Al ĉiu dom' de l'rond'.:/

Mi volus militrajdi
Flugante sur ĉeval',
/:Kampadi apud fajroj
Dumnokte post batal'.:/

La muelrad' rondiras,
Min kaptas malesper',
/:Al morto mi sopiras:
Ekhaltus la sufer'.:/

la_rompita_ringeto.1266792170.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)