Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_rugxuloj_vokas

La rugxuloj vokas

MuzikoOtto W. De NOBEL
Esperanta tekstoB. RIJPSTRA
Tipotraduko
Originala titoloDe Roden Roepen
Originala tekstoC. S. ADEMA v. SCHELTEMA

Teksto

Al ni, infanoj de l’ nuntagoj,
Vi, suferantoj en mallum',
Nin helpu stari kontraŭ plagoj,
Rigardon al homeca lum'.
Ni estas ĝiaj batalantoj,
Ni — ĝia laŭtvokanta grup',
Ni estas ĝiaj preparantoj,
Ni — ĝia firma ruĝa trup'.

Antaŭen, kamaradoj,
La flago flirtu en l’ aer'!
Kuraĝu, pretaj por agadoj;
Liber'! Liber'!

Infanoj de l’ epoko nuna,
Vizaĝon turnu al aŭror'.
Por l’ ideal' de l’ celo kuna
Ne manku via kunlabor'!
Ni fajro kaj forĝantoj estas,
L' armilo kaj batalo — ni!
Rompantoj ni de l' nuno estas,
La tempon konstruadas ni!

Antaŭen, kamaradoj,
Vastigu la liberon vi;
Vi, decidemaj al luktadoj,
Kun ni! Kun ni!

Al ni, vi ĉiuj, blindirante
Kaj treniĝante al neni';
Kunbataladu triumfante,
Ruĝuloj sendas vok' al vi!
Ni kampo kaj la sulko estas,
Plugantoj kaj ĉevalo — ni!
Semantoj ni de l’ greno estas
La muĝetanta greno ni.

Antaŭen, kamaradoj,
Haltigos nin ne eĉ la ĉel',
Leviĝu flag' de l’ insultatoj,
Al cel'! Al cel'!
la_rugxuloj_vokas.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)