Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_sonorilaro

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La sonorilaro

Tipotraduko

Teksto

Ludadas ĉiu muzikist',
kun propra tono la ludilon,
neniu tamen, kiom mi,
amegas sian muzikilon.

Rekantaĵo:

Ĉar mi ludas sur sonorileg';
ĉar mi ludas sur sonorilaro:
bumelink' tink' tink',
mi ludas sur sonorilaro.

Dum festo de la patroland',
ĉielon kiam oni laŭdas,
kaj kiam ĉie flirtas flag',
nur miajn tonojn oni aŭdas

Rekantaĵo

Foire kiam kamparan'
el buŝo igas tiri denton,
dentiston bone helpas mi;
ĉar li ne ŝatas la silenton.

Rekantaĵo

Okaze de la mondkongres'
dum bela somertag' vespero
aŭdigas la sonorilar'
la gajan kanton de l' Espero.

Rekantaĵo

la_sonorilaro.1367066118.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)