Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_vivo_rozas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

La vivo rozas

TekstoÉdith PIAF
MuzikoLouis GUGLIEMI
E-tekstoVitor MENDES
Originala titoloLa vie en rose

Vd. ankaŭ La vivo en roz' kaj La vivo rozkoloras

Teksto 1

Rigard' deturnante la mian
kaj rid' perdiĝas sur la buŝ'
Jen la portreto sen retuŝ'
De li la mia posedant'.

Refreno:

Kiam li brakumas min
Mallaŭte montras sin
Al mi la vivo rozas
Vortojn amajn diras li
la oftajn vortojn ĉi
Kaj en mi io lozas
Jen feliĉas mia kor'
malĝojo iĝas for
kialon mi supozas
Jen li por mi, mi por li, tra la viv'
Kaj diris li, ĵuris li ke por ĉiam.

Kaj de kiam sciis mi
Ĉi amon sentas ĝi,
La kor', en bat'
Kaj amaj noktoj jen sen fin'
malĝoj' ĉagren' eliras for'
Feliĉo venas al la kor'
ĝis morto venos nin.

Teksto 2

E-tekstoClaude PIRON
KantasJoëlle Rabu

Okuloj liaj – jen delir'
Kiel rezisti al ridet'
De tiu korvibriga vir'
Kun kiu eblas nure ced'

Refreno:

Se li ĉirkaŭbrakas min
Kaj diras: amatin'
Por mi la vivo rozas
Amon flustras lia buŝ'
Kun sorĉo kaj kortuŝ'
Jes, kvankam li nur prozas
Mi nun plenas je la riĉ'
De rava amfeliĉ'
Kaj tion nur li kaŭzas
Li estas mia, mi lia dum viv'
Tion promesis li por tuta vivo
Ja sufiĉas mir rigard'
Perdiĝas la singard'
En koro-ard'

Ni amas nokte ĝis plen-sat'
Feliĉas firme kiel rok'
La vivo gvidas nin kun glat'
Plezur-ebrie ĝis sufok'

Refreno

Eksteraj ligoj

la_vivo_rozas.1459298865.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)