Uzantaj iloj

Retejaj iloj


la_voj_de_argxent

La voj' de arĝent'

Teksto

Longas la voj', longas la voj', sin etendas plu la voj'.
Flugas neĝer', frostas aer', krudas la veter'.
Sed printempas jam la val’ kun odor' de florpetal’.
Iras en sol', iras en sol', nun mi iras sen konsol’.
La voj' da arĝent’ strias plu senfine.

Iras en sol’, iras en sol', nun vi iras sen konsol'.
Krutas dekliv’, faŭkas la klif', kreskas la soif’.
Sed se haltos vi pro ŝvit' , tuj retiros vin la glit'
Daŭras la voj', daŭras la voj’, daŭras plu la teda voj’.
La voj' de arĝent' strias plu senfine.

Daŭras la voj', daŭras la voj', daŭras plu la teda voj’.
Mankas la lun’, densas mallum', nokto regas nun.
Do, bonvolu, kara stel', brilu kiel nia cel'.
Venos la glor', venos la glor', jam proksimas la aŭror'.
La voj ' de arĝent ' strias plu senfine.

la_voj_de_argxent.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)