Uzantaj iloj

Retejaj iloj


laborista_kanto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Laborista kanto

MuzikoMelodio de: I Flugt gaar Tiden
TekstoU. P. Overbye
Esperanta tekstoH. P. N.

Teksto

La tempo super vivoondoj paŝas,
La freŝa, granda, ĉiam juna mar'.
En kies fund' sin kiel perloj kaŝas
De mildaj lum-memoroj granda ar'.
Al nova verko de l’ spirito ligas
Esperon ĉiu rondo kaj soci'.
Generaciojn junajn ĝi kunigas
Por novaj agoj kaj por nova sci'.

Mi laŭdas pli ol ĉiun ajn trezoron
La sunoriĉan tagon de l’ liber',
Al mia vivo donus ĝi valoron
Kaj ŝirmus mian klason je sufer'
Ligita estis mia penlaboro,
Ĉenita aglo estis mia fort',
Pro kio mi, libera de memoro
Ne kantu pri pli bona, nova sort'.

Mi volas havi tra la vivolukto
La rajton, kiun cedis antaŭul',
Kaj mi atendas ne pri ĝia frukto,
Ĉar ĝin posedas ĉiu laborul'.
El granda faritaĵo de l’ libero
Heredon troan ne avidas mi;
Sed ĝi nur montru al la mond', en vero
La fortigilo estas harmoni'.

La temp-spirito ĉien sin etendos,
Ligiloj multaj devas esti for;
La freŝa vivo tra la koroj sendos
Fortecon al la manoj de l’ labor',
De ĉiuj ŝarĝoj estos senigitaj
La rondoj kaj socioj de la mond',
Kaj iam ili ĉiuj renaskitaj
aliĝos al la granda frata rond'.

laborista_kanto.1365926397.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)