Uzantaj iloj

Retejaj iloj


laborista_luktokanto

Laborista luktokanto

AŭtoroH. J. HEGERAAT
Esperanta tekstoB. RIJPSTRA
Tipotraduko
Originala titoloStrijdmars der arbeiders

Teksto

Kiele en mallumo tomba
De malkonscio vivis ni.
Homeco tie en katenoj !
Malestas gaj', esperradi'.
Laborarmea “Unuiĝu”
Estigis nin en lumklarec',
En bril' de lukto kaj espero,
Kaj levis nin al homindec'!

Rekantaĵo:

Luktantaroj de l’ Labor'!
Al batalo, energie,
Unuece kaj sentime,
Por la tuthomara glor'.
Jen! ekiĝas jam real'
Nia rava ideal'!

Tra niaj korpoj lacaj fluas
La sent' de gaja avidec':
Ne flam' envia aŭ malama
Kun sole detruanta ec'.
Ĝi fajro estas de raviĝo
Pro nia certa estontec':
Ĉe la aŭror' de l’ nova tempo
Potencon perdos mallumec'.

Rekantaĵo

Senpotenculoj neposedaj,
Helpadu nin en la batal'.
Ni ĉiuj celu ĉies bonon,
La Pacon faros ni real'.
Homaro tiam povas flori
En grandioza manier'.
Justeco kreos la prosperon
En gaja suno de liber'.

Rekantaĵo

laborista_luktokanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)