Uzantaj iloj

Retejaj iloj


laciga_enuiga

Laciga enuiga

MuzikoJohannes Mueller
Esperanta tekstoJohannes Mueller
Esperanta plenumoJohannes Mueller
Tiponova teksto
Originala plenumoJohannes Mueller
Originala tekstoJohannes Mueller

Teksto

Interesas min scienco
kaj kun ĉia pacienco
okupiĝas mi pri la demand'

Jam senteblas la cel'
Sed nun ĝenas en l' orel'
komenciĝo de kunsid' kun budĝetant'

Refreno:

Kunsidoj tiaj enuigas
Kontraŭ la dormemo luktas mi
Budĝetado min lacigas
Nur pro tio mankas energi'

Muzik' en mia kapo
kaj per ĉiu unuopa frapo
kreskas la dezir' eliri tuj

Estas sen neces'
labori nur por la forges'
paperoj jam estas en rubuj'

Refreno:

Eksteraj ligoj

laciga_enuiga.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)