Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lau_cies_placo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Laŭ ĉies plaĉo

MuzikoMartin STRID
Esperanta tekstoKálmán KALOCSAY
Esperanta plenumoMartin STRID
Tipoadapto
Originala tekstoKálmán KALOCSAY

Teksto

La patro kun la juna filo
azenon portis al foiro.
La patro en la selo sidis,
la filo la azenon gvidis.

Refreno:

Laŭ ĉies plaĉo ni iru
Gravas kion ili diru
Kun azeno marŝas ni
Laŭ ĉies plaĉo ni iru.

Survoje venis hom' renkonte,
kaj tre indignis: “Estas honte!
Jen viro en la sel' komforta,
dum marŝas la infan' malforta.”

Refreno

La patro, je l'indigna voĉo,
sin savi volis de riproĉo,
de la azeno do descendis
kaj rajdi sian filon sendis.

Refreno

Sed ree venis hom' renkonte,
kaj tre indignis: “Estas honte!
Jen knabo en la sel' komforta,
dum marŝas la aĝul' malforta.”

Refreno

La knabo, je l'indigna voĉo,
sin savi volis de riproĉo,
do saltis de l'azena dorso.
Nun ambaŭ marŝis, sen rimorso.

Refreno

Sed venis homo, miris multe,
kaj kriis: “Vere, estas stulte!
Dum vi lacigas vin per marŝo,
promenas la azen' sen ŝarĝo.”

Refreno

Do, kion fari? Patro, filo
demandis sin kun maltrankvilo.
Interkonsilis kaj decidis:
Nun ambaŭ en la sel' eksidis.

Refreno

Sed ree venis hom' renkonte,
indignis ege: “Estas honte!
Sur povra besto ŝarĝ' duobla!
Fi, kia kruelec' malnobla!”

Refreno

La du, en malesper', per ŝnuroj
l'azenon ligis ĉe la kruroj,
kaj ĝin per stango traŝovita
plu portis kun klopodo ŝvita.

Refreno

Sed venis hom' kaj ĝis eksceso
ridante kriis: “Jen frenezo!
Azenon vivan oni portas!
Ho ve, mi de ridego mortas!”

Refreno

La patro diris al la filo:
“Mi estas vere sen konsilo:
Ĉu la azenon do mortigi,
aŭ nin ĉe kol' sur branĉon ligi?”

Refreno

Tonsilabe

& Laŭ ĉies plaĉo:
< Rekante 22 el 43 aŭ 22 el 31 batoj. Verkis Kálmán Kalocsay (Ezopa Saĝo, 1956). 
Baladigas Martin Strid per novaj melodio kaj rekantaĵo (#Unuan 2015 kaj #Duan 2016).>
(#Melodio:
(#Unua: < 473 batoj, 6 minutoj.> 
<:43> mi /doTi domi mido Ti Ti;re doLa LaSi Lado Ti Ti;mi doTi domi mido Ti Ti;re doLa doTi LaSi La La;
(#Rekantaĵe: mi domi so somi re do; fami doTi Lado Ti Ti; mido domi somi re; mi domi so somi re do o))×11
?
(#Dua: < 682 batoj, 8 minutoj.> 
<:31> o;mi /doTi domi mido Ti Ti;re doLa LaSi Lado Ti Ti;mi domi so somi re do; fami doTi domi re re; mido domi somi re; mi domi so somi re do)×22
)+
(&Strofoj:
'1 
(&Unua: 
La /patro kun la juna filo ; azenon portis al foiro. (×:;) 
La patro en la selo sidis, ; la filo la azenon gvidis. 
(×:; Laŭ ĉies plaĉo ni iru ; Gravas kion ili diru ; Kun azeno marŝas ni ; Laŭ ĉies plaĉo ni iru.))
?
(&Dua: La /patro kun la juna filo ; azenon portis al foiro. 
(×:; Laŭ ĉies plaĉo ni iru ; Gravas kion ili diru ; Kun azeno marŝas ni ; Laŭ ĉies plaĉo ni iru.)
La patro en la selo sidis, ; la filo la azenon gvidis.
(×:; Laŭ ĉies plaĉo ni iru ; Gravas kion ili diru ; Kun azeno marŝas ni ; Laŭ ĉies plaĉo ni iru.)
)
'2 Survoje venis hom' renkonte, ; kaj tre indignis: "Estas honte! ..... 
Jen viro en la sel' komforta, ; dum marŝas la infan' malforta." .....
'3 La patro, je l' indigna voĉo, ; sin savi volis de riproĉo, ..... 
de la azeno do descendis ; kaj rajdi sian filon sendis. .....
'4 Sed ree venis hom' renkonte, ; kaj tre indignis: "Estas honte! ..... 
Jen knabo en la sel' komforta, ; dum marŝas la aĝul' malforta." .....
'5 La knabo, je l' indigna voĉo, ; sin savi volis de riproĉo, ..... 
do saltis de l' azena dorso. ; Nun ambaŭ marŝis, sen rimorso. .....
'6 Sed venis homo, miris multe, ; kaj kriis: "Vere, estas stulte! ..... 
Dum vi lacigas vin per marŝo, ; promenas la azen' sen ŝarĝo." .....
'7 Do, kion fari? Patro, filo ; demandis sin kun maltrankvilo. ..... 
Interkonsilis kaj decidis: ; Nun ambaŭ en la sel' eksidis. .....
'8 Sed ree venis hom' renkonte, ; indignis ege: "Estas honte! ..... 
Sur povra besto ŝarĝ' duobla! ; Fi, kia kruelec' malnobla!" .....
'9 La du, en malesper', per ŝnuroj ; l' azenon ligis ĉe la kruroj, ..... 
kaj ĝin per stango traŝovita ; plu portis kun klopodo ŝvita. .....
'10 Sed venis hom' kaj ĝis eksceso ; ridante kriis: "Jen frenezo! ..... 
Azenon vivan oni portas! ; Ho ve, mi de ridego mortas!" .....
'11 La patro diris al la filo: ; "Mi estas vere sen konsilo: ..... 
Ĉu la azenon do mortigi, ; aŭ nin ĉe kol' sur branĉon ligi?" ..... )
lau_cies_placo.1463438220.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)