Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lazura_azzurro

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Lazura

TekstoPaolo PALLAVICINI
MuzikoPaolo CONTE
E-tekstoPier Luigi CINQUANTINI

Origina titolo: Azzurro

Teksto

Serĉas tutjare mi l'someron
kaj jen subite ĝi tie ĉi.
Ŝi forveturis al la maro
kaj en la urbo nun solas mi
siblas nun super la tegmentoj
en for' fluganta aviadil'

Refreno:

Lazura la posttagmezo tro lazuras longas por mi
rimarkas mi, ke ne havas mi rimedojn sene de vi
pro tio ĉu mi ne prenu l'trajnon por veturo, vetur' al vi
sed trajno de la deziroj kun mala iro iras en mia mens'.

Ŝajnas nun esti kirkokorte
kun tiom suno en la junaĝ'
tie promenis mi en solo
en kort' dum ĉiu dimanĉa tag'
nun mi enuas sen konsolo
eĉ pastro mankas por babilad'

Refreno

Sorĉas Afrikon mi ĝardene
sub oleandro aŭ baobab'
same mi faris personsene
dum infanaĝo, ne eblas nun.
Oni akvumas viajn rozojn
leono mankas, ne estas spur'.

Refreno

lazura_azzurro.1263597716.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)