Uzantaj iloj

Retejaj iloj


leporo_kaj_rivereto

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Leporo kaj rivereto

Teksto

Dum iu vintra nokto,
en fora arbaret
frosta blovis neĝa vent'
glaciiĝis riveret'.

Sed eta leporeto
Ĉi akvon serĉas nun,
kien malaperis ĝi
jen malesperas li.

Kaj ploras ploras leporet'
pro la riveret'
kaj plendas plendas la lepor'
per sia tuta kor'.

Malĝojas la etulo
cerbumas pri l' river'
ĉu hirundojn sekvis ĝi
al lando de l' somer.

leporo_kaj_rivereto.1364241200.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)