Uzantaj iloj

Retejaj iloj


libera_la_pens

Libera la pens'

E-tekstoB. KLATIL

Origina titolo: Die Gedanken sind Frei
Vd. ankaŭ tradukon de Cezar: La pensoj liberas

Teksto

La penso de la hom'
libera ja estas,
samkiel fantom'
kasita ĝi restas.
Ĝin hom ne divenas,
nek ĉirkaŭkatenas,
do, restas laŭ senc':
ke libera la pens'!

Mi pensas laŭ plezur’,
nenie sin citas,
sekrete mi nur
pri ĉio meditas.
Dezirojn — vi sciu,
malhelpas neniu,
do restu laŭl senc':
ke libera la pens'!

Se iam kaptos min
karcero malhela,
deklaros mi ĝin
agado sencela.
La pensoj trapasos,
la murojn frakasos
per granda potenc',
ĉar libera la pens'.

Do tial nun ĉe fin’
mi zorgojn forpelas.
Turmentas ili min,
vivĝojon forŝtelas.
Mi povas sentime
ĝojadi amime
kaj pensi de komenc’:
ja, libera la pens'!

libera_la_pens.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)