Uzantaj iloj

Retejaj iloj


logxadas_multaj_birdetoj

Loĝadas multaj birdetoj

Esperanta tekstoJan Van SCHOOR
Tipotraduko
Originala titoloDaar wonen Vogetkens vele
Originala tekstoPol de MONT

Teksto

Loĝadas multaj birdetoj
en nesto de mia kor',
birdetoj de mia ĝojo,
birdetoj de mia dolor'!
Kantetas dum tutaj tagoj
kun ĝojokaj varm-simpati'!
Sed ĉiam nur ili prikantas,
amatinet' bela, pri vi!

Vi estas dum la tago
la ridetanta sun',
vi estas dum la nokto
la hel-lumanta lun'!
Vi estas la kara amanta,
la mondo kaj ĉio por mi!
Kaj tial birdetoj kantetas,
amatinet' bela, por vi!

logxadas_multaj_birdetoj.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)