Diferencoj

Tio montras diferencojn inter du versioj de la paĝo.

Ligilo al kompara rigardo

ludoviko_ganfranko [17.07.2018 00:11] (aktuala)
tuvalkin elsavita el la historio de paĝo pri kanto samnoma
Linio 1: Linio 1:
 +====== Ludoviko - ne ploru vi pri ni! ======
  
 +^E-teksto|[[Renato Corsetti]]|
 +^Kantas|[[Gianfranco Molle]]|
 +
 +Laux la usona kanto //"Ho, Suzanna"//​
 +Famigxis pere de la kasedo //"La Vojo"//,​ aperinta en 1978 cxe la eldonejo Edistudio, Italio.
 +
 +===== Teksto =====
 +
 +>//​Refreno//​
 +>//​Ludoviko,​ ne ploru vi pri ni,//
 +>//​progresadas Esperanto//
 +>//​malgraŭ la forir' de vi.//
 +
 +Jen mi venis al kongreso,
 +sur la jako verda stel'.
 +Estis granda la impreso
 +ĉar kotizo estis ŝtel'​.
 +
 +Mi ĉeestis la inaŭguron
 +kun malferma parolad'​.
 +Tra la nobla senta puro
 +svarmis granda oscedad'​.
 +
 +>​Ludoviko,​ ne ploru vi pri ni,
 +>​progresadas Esperanto
 +>​malgraŭ la forir' de vi.
 +
 +Jen alvenis mi hazarde
 +al kunsid'​ de komitat'​.
 +Decidadis ili arde
 +ĉu la voston havas kat'.
 +
 +Tie estis veterano
 +- tridek jaroj de agad' -
 +nur bezonis li vortaron
 +por ke klaru parolad'​.
 +
 +>​Ludoviko,​ ne ploru vi pri ni,
 +>​progresadas Esperanto
 +>​malgraŭ la forir' de vi.
 +
 +La virinoj en la feloj
 +tuj komprenis ĉion jam,
 +ili fajfas pri la celoj -
 +en kongreso gravas am'.
 +
 +Vicurbestro retorikis
 +pri mirinda fak' de ni,
 +sed kongreson li trapikis
 +ĉar la anglan uzis li.
 +
 +>​Ludoviko,​ ne ploru vi pri ni,
 +>​progresadas Esperanto
 +>​malgraŭ la forir' de vi.
 +
 +Paroladis la urbestro,
 +paroladis prezidant',​
 +sed de amuzo estis estro
 +nur virino-priserĉant'​.
 +
 +Mi komprenis en finfino
 +ke nur unu estas voj',
 +kaj decidis mi per ino
 +iri vojon de la ĝoj'.
 +
 +>​Ludoviko,​ ne ploru vi pri ni,
 +>​progresadas Esperanto
 +>​malgraŭ la forir' de vi.
 +
 +
 +===== Eksteraj ligoj =====
 +
 +* http://​www.iamvenoslibero.it/​Kanzonoj/​ludoviko.htm - Iam venos libero...
 +* http://​www.edistudio.it/​ - la eldonejo Edistudio
 +
 +
 +{{tag>​kanto litero_l Esperanta movada}}
  • ludoviko_ganfranko.txt
  • Lastaj ŝanĝoj: 17.07.2018 00:11
  • de tuvalkin