Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lukto_kontraux_malsagxuloj

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Lukto kontraŭ malsaĝuloj

Aŭtoras Aleksandr MAKAREVIĈ, e-traduko de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Plej bona tago estos tuj,
Plenigu stratojn, la bonuloj!
Plej bona tago estos tuj -
Ni luktos kontrau malsaĝuloj.

Tro multe malsaĝulojn ni
Toleris malgraū ĉio vane,
Sed venis tempo, sonas kri':
“Al stratoj, la samideanoj!”

Al ĉiu donu po armil'.
L'amaso ja ne sen bravuloj,
Al ĉiu donu po armil' -
Kaj ne plu restu malsaĝuloj.

Jen falis lasta malamik',
Trumpeto venkon manifestas,
Nur tiam finkomprenis mi,
Malmulte kiom da ni restis.

lukto_kontraux_malsagxuloj.1288367672.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)