Uzantaj iloj

Retejaj iloj


luktokanto

Luktokanto

MuzikoOtto W. De NOBEL
Esperanta tekstoB. RIJPSTRA
Tipotraduko
Originala titoloAllerwegen in de landen / Zwelt de stroom der strijders aan
Originala tekstoA. S. De LEVITA

Teksto

Ĉiulande plinombriĝas
La luktantoj de l’ Labor',
Malcedemaj kolektiĝas
Sub la ruĝa flag' de l’ glor'.
Unu volo, unu sento,
Jen la nevenkebla lum',
Kiu savos la laboron
El katenoj de l’ nigrum',

Rekantaĵo:

Milionoj da proletoj!
Kronos baldaŭ la batal'
Nian puran armilaron
De la sankta ideal'.

Jen! la bravaj sentimuloj
Kontraŭstaras al danĝer',
La herooj, forbatante
La barilojn sur la ter'.
Ne cedigas ilin ruzoj,
Nek malsato, nek la ĉel'.
Ili marŝas bonespere
Kunligitaj al la cel'.

Rekantaĵo

Pri la kelkaj, kiuj falas
En luktado, pro teror',
Ni konservas la estimon
Kaj honoron en la kor'!
Pro la sorto de l’ martiroj
Luktos ni kun memofer'.
Iam ni pro ili venĝos,
Laborante en liber'.

Rekantaĵo

luktokanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)