Uzantaj iloj

Retejaj iloj


lulkanto

Lulkanto

Teksto kaj muziko de M. Ŝĉerbakov

Teksto

Dormas Kubo kaj Atenoj,
Kaj aŭtuna ciklamen'.
Dormas en la mar' delfenoj
En la ocean' - balen'.

Kaj batita hund' sen digno
Jam kuŝiĝis ĉe arbust',
Kaj ĝin trovas sonĝe zodiakaj signoj
Iom dolĉaj laŭ la gust'.

Ta-ra-ram-pa, lud' finiĝis,
Estingiĝis koridor'.
Tago svenas, nokto venas,
Ĉio pasas, pasos for.

Kurta voj' - kaj voj' al foro,
Skurĝ-sonoro, brand-odoro
Kaj mallonga nokta dorm'.
Poste knar' de l' pinoj hulaj,
Ĝemoj de la kantoj lulaj,
Transa bord', iama dom'…

Kaj nebulo varma, onda
Pendas sur lanterna rand'.
Kaj kantisto vagabonda
Kantas pri transmara land'.

Pri ŝtelistoj plej fortunaj,
Pri teejo en Azi',
Pri haven-ŝarĝistoj junaj
Kaj iome - eĉ pri mi.

Kaj ke iu serĉas pene
La feliĉon sen sukces',
Kaj ke ĉio postalvene
Iam dronos en forges'.

Pasis jar' - sed ĉio samas,
Pasis nokt' - paŝant' plu lamas
Laŭ la voj' kun softa tret'.
Ĉesis l' kant', la hund' forestas,
Nure zodiako restas
Kaj pluvera fajna ret'…

Nokto svenas, tago venas,
Ĉio venas, ĉio svenas…

lulkanto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)