Uzantaj iloj

Retejaj iloj


luno_lumas

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Luno lumas

Esperanta tekstoJinon Meiri
Tipotraduko
Originala tekstoNatan Alterman

Teksto

Luno lumas, la vento trakuras,
Luno lumas, folioj susuras,
Luno lumas kaj brilas jam stel',
Dormu knabino, finbrulis kandel',
Dormu, dormu, finbrulis kandel'.
Luno lumas,
Dormu knabino finbrulis kandel.

Luno lumas, mallevu palpebrojn,
Luno lumas, tenante la sabrojn,
Luno lumas, galopis al vi,
Dormu knabin' kavaliroj la tri,
Dormu, dormu, kavaliroj la tri.
Luno lumas…
Dormu knabino finbrulis kandel.

Luno lumas, l'unua pafmortis,
Luno lumas, la dua neĝ-frostis,
Luno lumas, la tria pro vin' -
Dormu knabino, forgesis li vin,
Dormu, dormu, forgesis li vin.
Luno lumas…
Dormu knabino finbrulis kandel.

Luno lumas, blovegas la vento,
Luno lumas, ne estas silento,
Luno lumas, ne revu pri ĝoj',
Dormu knabino, malplenas la voj',
Dormu, dormu, malplenas la voj'.
Luno lumas…
Dormu knabino finbrulis kandel.

luno_lumas.1446642101.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)