Uzantaj iloj

Retejaj iloj


malantauen

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Malantauxen

MuzikoLa Perdita Generacio
Esperanta tekstoLa Perdita Generacio
Esperanta plenumoLa Perdita Generacio
Tipotraduko / adapto / nova teksto
Originala plenumoLa Perdita Generacio
Originala tekstoLa Perdita Generacio

Teksto

Mumioj delonge mortaj eltombiĝas antaŭ ni
predikante ke socion organizu laŭ bibli’
Sed pli ofte kaj pli saĝe oni nur asertas ke
la infanoj pli profitas se virinoj iras reen
Gvidantoj eĉ ne hontas plu
pro esti por malevolu’
Ino restu ina! Kuireje vi staru sur via genu’!

Malantaŭen!

Disvastigado de timemo kreas kialojn por kontrol’
Regravigas etiketon, entimigas vin en rol’
La imposton maljustigu – vipon ja bezonas hom’
kaj se mizero vin ĉagrenas – ĉirkaŭmurigu vian domon
Direktoroj eĉ ne hontas plu
pro memendirekti la distribuon
Ino = servistino! Tajloro, restu ĉe via ŝu’!

Malantaŭen!

Pensoj mezepokaj pri la pek’ de samseksem’
pek’ de ambaŭ-, antaŭ-, inter-
eĉ seksumo kun si mem
Pri la sankta virguleco, la nedubebla famili’
eĉ se amo malaperus – trasuferu vian vivon
Moŝtuloj eĉ ne hontas plu,
fieras pro malevolu’
Ino restu batita! Junuloj kunmetu la gambojn per glu’!

Malantaŭen – kamaradoj!
Malantaŭen – kanajlaro!
Malantaŭen – stultaj sklavoj!
Malantaŭen!

Refreno:

la-la-la
la-la-la

Alineo2
Alineo2
Alineo2
Alineo2

Refreno

Eksteraj ligoj

  1. Ekzemplo:
malantauen.1325800222.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)