Uzantaj iloj

Retejaj iloj


malbeno_pt_1

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Malbeno, parto 1a

Teksto

Malbono, deziro, kaj avideco
Formas la spiriton Tauba
Kiu estas logita de Kerana

Li prenis homan formon
Por la junulinon konkeri
Sed ne konsentis Kerana.

Kaj Tauba alimaniere
Provis dum sep lunoj,
Sed ne konsentis Kerana.

Refreno:

Lia deziro kaj avideco
Kreskis ĉiumomente
Li koleris kaj planis
forrabi Keranan
Lia frato, lia malo
La spirito Angatapiri´
Kiu antaŭvidis la tragedion, kaj proponis

Li estis ricevita per batoj
Kaj li tuj sin protektis
La batalo daŭris dum sep noktoj

En la oka tago,
Tauba paŭzon proponis
Kaj sub la suno ripozis

Refreno

Lia deziro kaj avideco
Kreskis maksimume
Li trompis Angatapiri´
Pro deziro al Kerana

Li atendis noktomezon
Por Keranan forrabi
Ĉe la sunleviĝo
Fore li jam estis.
Li jam estis fore.

malbeno_pt_1.1574538159.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)