Uzantaj iloj

Retejaj iloj


malgranda_miraklo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Malgranda Miraklo

Kantas Jxomart

Teksto

G A
En mia hejmo loĝas de longe malgranda miraklo,
G A
Ŝi ĉiam ridetas, neniam mensogas, kaj ofte spektaklas.
D H7
Kaj se mi havas malbonan humoron kaj laca mi estas,
Am C7 H7
Kuracas min la miraklo, aktoro en miraklaj vestoj.

Miraklo kantetas malgajajn kantojn se mi sopiras.
Aŭ simple silentas apude sidante, se mankas inspiro.
Ni ambaŭ ne ŝatas multe paroli pri tagaj aferoj.
Kaj televidilon rigardi ne volas ni ambaŭ vespere.

Refreno, 2 foje:

HmG D F# Hm F# Hm
Mi ĝuste ne scias de kie aperis miraklo ĉarma.
Hm G D F# Hm F# Hm
Sed kune kun ŝi alvenis espero al mia ĉambro.

Jes, pli facile por mi estas vivi kun ŝiaj petoloj
Mi trompas min, mi kredas naive, ke mi estas ne sola
Se ĉiu vespere mi hejmen rapidas kaj ĉiu vespere
Mi timas, ke iam ŝi diros: “adiaŭ” kaj malaperos.

Refreno
malgranda_miraklo.1174484522.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)