Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | N. Bogoslovskij |
---|---|
Teksto | V. Agatov |
Originala titolo | Тёмная ночь |
E-teksto | V. Cxernov |
MIDI | malluma_nokto.mid |
Kanto el la soveta filmo Du batalantoj
Malluma nokt'. Nur la kugloj fajfadas en ŝtorm',
Super stepo nur vagas la vent', brilas steloj en foro.
Dum tiu nokt' vi, amata, denove sen dorm'
Solas ĉo la infana lulil' kun sopir' kaj angoro.
Kiel mi amas profundon de l'via anim',
Kiel mi volas karesi okulojn belajn…
Sed nigra step' longas kvazaŭ baril' inter ni,
Kaj la nokto malpaca sur ter' nin disigas kruele.
Kredo al vi ŝildas min de la fajro, de l'ŝtal',
Tiu kredo dum ĉiu atak' min de kugloj defendas.
Do, ĝojas ni kaj trankvilas dum morta batal',
Ĉar mi scias, ke amas vi nin kaj fidele atendas.
La batalant' malkuraĝon ne havas en kor',
Kvankam la mort' tre proksime de li sin tenas…
Via atend' ĉe l'infana lulilo sen dorm'
Signas vojon feliĉan por mi, kaj mi nepre revenos.