Uzantaj iloj

Retejaj iloj


maristo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Maristo

MuzikoW. Roloff
E-tekstoL. Tammist
MIDImaristo.mid

Teksto

Vesperiĝ' bela nun, horizonto en nebul',
Ruĝas de sunsubir' tie mola nubotul'.
De la bord' iras ŝip' - vojo al Pacifik'
Antaŭ li. Do, sukceson, amik'!

Refreno:
Ondoj, suno kaj vent' - solaj kamaradoj tri,
Ondoj, suno kaj vent' - ĉie estas antaŭ li.
Sed eĉ dum la ŝtormeg' ne forlasos lin fid',
Melodi' super ondoj kaj rid'.

Naĝas ŝip' kun rapid' al la fremda havenar“.
Ho, Ŝanhaj - varma sun', fora Rio - suda mar'!
Sed el ĉio, ja, estas plej kara la ĝoj',
Se li trovas sin sur hejma voj'.

Refreno

Sed ne povas marist' longe resti ĉe la bord',
Sekvos nova vojaĝ' - ĉu al sudo aŭ la nord',
Kaj ne tristu ĉe l' kaj' pro disiĝ', karulin',
Eble baldaŭ revidos vi lin.

Refreno

maristo.1294182055.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)