Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marseljezo_laborista

Marseljezo laborista

MuzikoRouget DE LISLE
Tipotraduko
Originala titoloNem lesz a tőke úr mi rajtunk
Originala tekstoSándor CSIZMADIA

Teksto

La kapital' nin ne plu ŝiros
Pereos ĉiu restemul'
Al land' de liberec' ni iros
/: Justeco estas la postul' :/
Se iu kontraŭ ni ribelas
Mortigu lin popola glav'.
Pereu malkuraĝa sklav'.
La nokton fine ni forpelos.
Flamadas nia kor'
Antaŭen la glor'
Post venko sur la subpremant'
Ne estos plu servant'.

Mil zorgoj la popolon premas
Nescio kaj sklaveco plej.
La forton, saĝon de ĝi prenas
/: Fabriko kune kun preĝej :/
Sur malproksima kampa tero
Printempe vane sonas kant'
Ĉar ne rikoltas la semant':
Multmilojn nutras nur espero.
Flamadas nia kor'
Antaŭen en la glor'
Post venko sur la subpremant'
Ne estos plu servant'.

Ĉu vidas vi ĉe l’ fin de l’ tero
Jam via suno levas sin.
Feliĉ' ne estas nur himero
/: Batale ni akiros ĝin :/
Kaj tiam libereco floros
Sensklava estos tiu temp'
La mondon regos ni printemp',
Kaj ni en bonhavec' laboros.
Flamadas nia kor',
Antaŭen en la glor'.
Post venko sur la subpremant'
Ne estos plu servant'.

marseljezo_laborista.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)