Uzantaj iloj

Retejaj iloj


marvirineto

Marvirineto

KantasAkordo
Esperanta tekstoRoel HAVEMAN
Tipotraduko

Teksto

Refreno:

Ondas daŭre ocean'
Ĉiam skurĝas nin la vent'
Dum ni grimpadas al supro de la mast'
Jam dormadas la urb' en silent'

Ekvelis ni en frumaten'
Por ekvagi sur ocean'
La ŝipestro vidis marvirinon
Kun kombil' kaj spegul' en la man'

La kapitan' de nia brava ŝip'
Diris vortojn trafajn kun raŭk'
“La edzin' de mi fariĝos vidvin'
Nin sufokos tuj la mara faŭk'”

La kuirist' de nia brava ŝip'
Jen aldonis kun amar'
“Mi prefere estas en la kuirej'
Ol en profundo de l' mar'”

La matros' de nia brava ŝip'
Ho, malpuris la eta junul'
Diris: “Amikar' en urbo Boston'
Jam por mi valoras nur je nul”

Tri fojojn turniĝis nia brava ŝip'
Tri fojojn turniĝis ĝi
Tri fojojn turniĝis nia brava ŝip'
Tri fojojn, en drona seri'

Eksteraj ligoj

marvirineto.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)