Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mastiku_la_fendojn

Mastiku la fendojn

MuzikoJohannes Mueller
Esperanta tekstoJohannes Mueller
Tiponova teksto
Originala plenumoJohannes Mueller
Originala tekstoJohannes Mueller

Teksto

Mastiku la fendojn en viaj muroj
Mastiku la fendojn en via plafono
Mastiku la fendojn ĉie en la vivo
Multe tro da akvo jam enfluis.

Mastiku la fendojn en via amikaro
Mastiku la fendojn en viaj amrilatoj
Mastiku la fendojn ĉie en la vivo
Multe tro da akvo jam enfluis.

Fendoj revenadas kaj daŭre mastikendas
Denove kaj denove kaj denove
Ni daŭre laboradas, ĉu la postkurado indas
Senpove senpove senpove

Lasu la fendojn en viaj ideoj
Lasu la fendojn en viaj deziroj
Lasu la fendojn en viaj revoj
La enfluanta akvo ilin nutras

Lasu la fendojn en viaj revoj
La enfluanta akvo ilin nutras
La enfluanta amo ilin nutras
La enfluanta amo ilin nutras

mastiku_la_fendojn.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)