Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | hungara popolkanto |
---|---|
Origina titolo | Megyen már a hajnalcsillag lefelé |
MIDI | matenstel_komencas_nun_jam_subiri.mid |
Matenstel’ komencas nun jam subiri,
Mia kara kolombet’ devas jam hejmeniri.
Botoj sur la piedoj, botetoj lakigitaj,
Respegulas ili stelojn radiajn.
Kien ajn vi iras kara atentu,
Ke antaŭ vi la kampo ĉiuloke roziĝu.
Frukton donu la herbo, kresku la dolĉa pomo,
Nenima forgesu min via kara koro.
Aŭrorstelo hele brilas ĉiele,
mia dolĉa kortrezor’ hejmeniras fiere,
lakaj botoj al li sur la piedoj paradas,
kaj l’ aŭrora stel’ sur ili briladas.