Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mediteraneo

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Mediteraneo

  • Laŭ lastaj enketoj, ĝi estas la plej populara hispana pop-kanto.

Teksto

Televida prezento

  • La akordoj estas iom komplikaj. Tamen mi kredas ke indas klopodi ilin.

Instrumenta enkonduko
Am7 Bm4 Am7 Bm4 (x4)

1.
Am7 Bm4 Am7
Eble ĉar infana mi
Bm4 Dm6 E7+9 E7-9
daŭre via-strande ludas,
Am7 G C
eble ĉar la am' unua

E7 Am7
en kanejo dormas nun;
G F+7

tial do via parfum'
G7 Csus4 C
min akompanas alglua,
Dm6 Bb7-5 Am7 G
tial do ĉe via bordo

F+7 Esus4 E E7+9 E7-9
restas ludo, am' kaj zorgo. Mi,

2. (ripeto de akord-skemo)

kies haŭto gustas jam
l' akran ploron enverŝitan
de popoloj cent en maron
-Ĝibraltar' ĝis Istanbul'-
por ke venku la lazur'
la vintro-noktan vualon.
Ofta misfortun' dolora
F+7 E7 Am7
igis vin profunda-kora.

3.
Dm7 G7 C+7
Alkutimiĝis l' okuloj
F+7 Dm6
al ruĝaj krepusko-luloj
E7 Am7 Bm4
samkiel lontan' al disto.
Dm7 G7 C+7
Kantas mi se l' vino bonas,
F+7 Dm6
ludemas kaj fanfaronas
E7 Am7 Bm4
kun koro de navigisto.
Dm6 E7-9 Am7 Bm4
Sed ĉe la mar', ĉar min,
Dm6 E7-9 Am7 Bm4
min lulis Mediteraneo,
Dm6 E7-9 Am7 Bm4 Am7 Bm4
min lulis Meditera - ne - o.

Am7 Bm4 Am7 Bm4

ĉiu venonta strofo sekvu la korespondan akord-skemon

1.

Vi alvenas kun petol'
la vilaĝon flirte kisi,
sed vi, post momenta kuno,
ludas re kaj re sen fin'
kvazaŭ estus vi virin'
en rava gudra parfumo
kaj alloga kaj amika
kaj ĉiama kaj timiga. Ve!

2.

Kiam tagon de fatal'
venos preni min la Morto,
fratoj, ĉe aŭtuna vento
tranĉu ŝnuron sen dolor',
ke disrompu kun sonor'
mian boaton tempesto
kaj sepultu min fidele
apud-mare al-ĉiele.

3.

En dekliv' de spino-monto,
pli alte ol horizonto
por vidi la mar-ebenon.
Korpo ludos simfonion:
verdigos mi la pinion,
bluigos la rosmarenon.
Ĉiam ĉe l' mar', ĉar min,
min lulis Mediteraneo,
min lulis Mediteraneo,
min lulis Mediteraneo.
Lajlajla…

Eksteraj ligoj

  • Originala nomo Mediterráneo. La ligilo montras la originalan tekston.
  • Videofilmo de televida prezento (1987), kun la ĉi-supra e-traduko en la subtekstoj.
mediteraneo.1311055949.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)