Uzantaj iloj

Retejaj iloj


memore

Memore

MuzikoĴomart kaj Nataŝa
Esperanta tekstoA. Zajsanov
Esperanta plenumoĴomart kaj Nataŝa

Teksto

D Hm
Sur sangaj kampoj de Ĉilio
D Hm
Trankvile dormu vi, gefratoj
G A7
Eĉ ne aŭdiĝu via kri'
D F#7
Alvoka, nek la korbatadoj.
Hm A7 D
Eĉ ne aŭdiĝu via kri'.

Memoras ĉiuj ni pri l' sort'
Trafinta vin, kaj pri l' krimuloj,
Pro kiuj krevis via kord'
Kaj ne rigardis la okuloj.
Pro kiuj krevis via kord'.

Tri vortoj, plenaj je la flam',
El kiuj ni inspiron prenas,
La vortoj du: No pasaran!
Kaj la pasia: Venseremos!
La vortoj du: No pasaran!

Deziro via, ho fratar',
Sur kamp' batala pereinta,
Gvidados nin de jar' al jar'
Al vivo, viajn revojn inda.
Gvidados nin de jar' al jar'.

Kaj ĉie, kie nigra flam'
Denove sangan morton semas,
Eksonas kri': No pasaran!
Kaj via arda: Venseremos!
Eksonas kri': No pasaran!

memore.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)