Uzantaj iloj

Retejaj iloj


memoroj_de_ipakarai

Memoroj de Ipakarai

Origina titolo: Recuerdos de Ipacaray

Teksto

En krepusko ruĝa mi vin renkontis,
ĉe la blua lag' Ipakarai'.
Gvaranian kanton tiam rakontis
vi en trista, sorĉega melodi'.
Kaj efiko rava de la kanzono
tuj renaskis mian amon al vi,
kaj en nokto hela ĉe la plenluno
el la blankaj manoj alfluis varm',
per karesoj mildaj estiĝis am'.

Kie vi nun estas, Kunjakai',
mia dolĉa kanto ne ĝisas vin.
Kie vi nun estas,
sen vi plurestas
tristega mi.

Ĉio memorigas pri via am'
ĉe la blua lag' Ipakarai'.
vian amon solan,
ĉiam ĝin volas
mi, Anai'.

memoroj_de_ipakarai.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)