Uzantaj iloj

Retejaj iloj


menta_odor

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Menta odor'

TekstoPjatrusj Broŭka
MuzikoMiĥail Povorin
E-tekstotradukis el la belorusa Valentin Melnikov

Teksto

Tiun vesperon ĝis nun mi sopiras…
Suno fenikse arbaren subiras,
Arboj susuras en milda langvor'.
Menta odor', menta odor', menta odor'.

Paŝoj facilaj sur pad' el ravino,
Blanka kaptuko de svelta knabino,
Kvazaŭ ŝutita per stela dekor'.
Menta odor', menta odor', menta odor'.

Iri renkonten, konfesi anime.
Klara feliĉo jen staras proksime.
Voki mi volis, sed venis stupor'.
Menta odor', menta odor', menta odor'.

Pasis jardeko aŭ eble dekduo.
Koro sopiras pri la rendevuo,
Koron senĉese turmentas angor'.
Menta odor', menta odor', menta odor'.

Montoj lontanaj paseon forbaras.
Ŝajnas momente: apude ŝi staras.
Krias mi voke. Silentas la for'.
Menta odor', menta odor', menta odor'.

Menta odor'

menta_odor.1471168553.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)