Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_brilu_plu

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Mi brilu plu

E-tekstoRoel Haveman
KantasKore

Adapto de la fama “The show must go on” de Queen.

Teksto

Ĉio lantas – ĉu vivon regas ni
Aspiroj vantas – trivita melodi'
Sen elir'
Ĉu tie eblas vivi nur en iluzi'
Jen nova dio, jen nova stulta krim'
En la kuliso, en la pantomim'
Aŭdu min
Ĉu iu povas vivi en ĉi tragedi'
Mi brilu plu
Mi brilu plu
Dum mia koro ploras,
Kaj ŝminko jam malgloras,
Mia mien' – plu ridas

La estonteco, ne estas en program'
Jen korĉagreno, jen malsukcesa am'
Sen elir'
Ĉu iu povas diri kial vivas ni
Mi iĝas certa (certa, certa, certa)
Akomodiĝas jam
Mi iĝas sperta (sperta, sperta, sperta)
Kaj elkotiĝas jam
Ekstere nun tagiĝas
Sed mi en la mallum' sopiras al liber'
Mi brilu plu,
Mi brilu plu, (yeah)
Ooh, dum mia koro ploras,
Kaj ŝminko jam malgloras,
Mia mien' – plu ridas

Anim' pentrita laŭ flugil' de papili'
La fabelo kreskas plu, sed restos la defi'
Flugas mi – amik'
Mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu)
Mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu)
Persiste kun grimac'
Kaj sen kapitulac'
Ooh, brilu plu

Ooh, impone nun, demone nun
Sindone jes, mi penas iri plu
Plu, brilu plu
Plu, brilu plu
Plu!
Mi brilu plu (kaj plu, kaj plu, kaj plu…)

(Ni ne forgesu vin, Fredy…)

mi_brilu_plu.1311020952.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)