Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_cxiam_kredis

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Mi Ĉiam Kredis

Kantas Persone, muziko & teksto: Martin

Teksto

Mi ĉiam kredis ke la koro
Rakontas pri la ver'
Kaj ke mi devus sekvi ĝin
Sed ĝi rakontis pri amoro
Kaj dolĉa amafer'
Kaj plu mensogis pri destin'

Kaj mi renkontis ŝin hazarde
Post jaro, eble du
Ni kune iris al trinkej'
Kaj ni parolis tiel arde
Ĝis en la nokta blu'
Ŝi diris pli, mi revis plej

Refreno:

Kaj se en ajna land'
Vi serĉas vian hejmon
Stokholmo, Samarkand'
Ĉu gravas, se vi solas?

Per vantaj vortoj elokvente
Tra cigarednebul'
Ni zorge serĉis por akord'
Sed pupoj dancas oriente
Kaj brilas en okul'
La lumo de malferma pord'

Refreno

Mi ĉiam kredis ke la koro
Rakontas pri la ver'
Kaj ke mi devus sekvi ĝin
Sed ĝi rakontis pri angoro…

mi_cxiam_kredis.1371392215.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)