Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_ensongxe_ekvidis_rusion

Mi Ensongxe Ekvidis Rusion

Aŭtoras K. FROLOV, e-teksto de Jefim ZAJDMAN

Teksto

Mi ensonĝe ekvidis Rusion
Kun akuta orpinta kupol'.
Blanka neĝo arĝentas tempiojn
De abio, betulo, tremol'.
Pri l'pasinto - funebra festeno,
Ke degelu la sorĉa ebri'…(1)
Festas lican kristnaskan alvenon
Pale sanga, vundita Rusi'.

Ni - “feliĉa idaro” Gulaga,(2)
Almozuloj post venka festen'.
Eĉ kisante la sangon sur flago,
Ni fieris pri l'klasa diven'.
Marŝis vice, bravege, kaj blinde
Post bangulo “pigul'” al barak'(3)
Kaj ĉe tomboj de fratoj amindaj
Plu glorigis l'biĉistojn kun dank'.

Niaj fruntoj per vaksaj protezoj
Parkeraĉis je blaga diktad'
Gladiatoran “Ave Cezar!”
Kaj “Morituri te salutat!”.
Ni suĉadis tra dentoj bonguste
Sangon de krucigita Jesu',
Sed ektondris profeta aŭgusto -
Dum tri tagoj finiĝis la suĉ'.(4)

Sed libero - ne brid' paradiza.
Vicas olda prizona bacil',
Ĉar en nova milita ĉemizo
Al la fratoj rigardas celil'.
Kaj Rusio - ĉe sojlo infera.
Ĉu denove milita ebri'?
Sendu Dio al homoj toleron,
Ke la venkon transvivu Patri'.

Notoj

  1. la kristnaskaj festoj iĝis oficiale licaj nur post “perestrojka”.
  2. Gulago: kurtigita ruslingva nomo de la Ĉefa administracio de punlaborejoj.
  3. pigulo: malestima nomo por personoj, kiuj kunlaboris Komitaton de Ŝtata sekurecservo(KoŜoCo). “Frapi” ruse signifas denunci.
  4. en aŭgusto 1991j la demokratio venkis.
mi_ensongxe_ekvidis_rusion.txt · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)