Mi ligas ĉevalon

Teksto

Ligas mi ĉevalon al pomarbo ruĝa.
Ligas mian koron al violo mia,
Ĉevalo foriros dum la sunvekiĝo,
Sed min de l' violo malligu nur morto!

Ho, mi ne kutimas en lito tranokti,
Kutimas mi nur en verdarbar' ripozi.
En verda arbaro juniperon manĝi,
Juniperon manĝi, perlan roson trinki.

QR-Kodo
QR-Kodo Mi ligas ĉevalon (generita por kuranta pagxo)
Amikaro

http://www.ikso.net