Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mi_sopiras

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Mi Sopiras

Vortoj kaj muziko de Ĵomart kaj Nataŝa.

Teksto

Mi sopiras kiam vi forestas
Mi malbonas kiam vi apudas
Ie restis niaj gajaj festoj
Kiel hela kaj foira budo.

Refreno:

Ĉu rimarkis vi ke malaperis
Niaj sentoj? Nur kutimoj restis.
Nur malbonaj kantoj en kajero.
Nur leteroj varmaj kaj modestaj.

Ni akiris multajn gravajn aĵojn
Ĉu memoras ni por kiu celo?
Ni atingis altan vivetaĝon
Sed ne hejmon havas ni, hotelon.

Vi silentas, vi senvorta estas
Nur rideto la vizaĝon ludas.
Ĉu sopiras vi se mi forestas?
Ĉu malbonas kiam mi apudas?

Refreno, 2-foje

Ĉu rimarkis vi ke malaperis niaj sentoj? (3-foje)

mi_sopiras.1172595383.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)