Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----
Muziko | slovaka popolkanto |
---|---|
Origina titolo | Pod horou, pod horou |
E-teksto | Josef CINK |
---|
Sub la mont’, sub la mont’ nigra hundo bojas.
[: De najbar’ filino :] pro kombad’ malĝojas.
Kombi sin, lavi sin multe ŝi ne ŝatas.
[: Tamen de junulo :] ame ŝi vidatas.
Kombos mi, kombos mi viajn densajn harojn
[: helpe de striglilo :] por la ĉevalaro!
E-teksto | Eduard V. TVAROŽEK |
---|---|
Kantis | Qexteto Esperanto |
[: Bojas jen nigra hund’ ĉe la vilaĝfino, :]
[: kombi sin ne ŝatas, kombi sin ne ŝatas de l’najbar’ filino. :]
[: Kombi ne ŝatas sin, lavi sin ne ŝatas :],
[: unu fraŭlo bona, unu fraŭlo bela ame ŝin algvatas. :]
[: Venu vi al mi nur, mi vin kombi volas :]
[: per kombilo, kia, per kombilo, kia por bovinoj bonas. :]
[: Por bovin’ bonas ĝi kaj por ĉevalino :]
[: kial mi vin tiel, kial mi vin tiel amas ho, knabino? :]