Uzantaj iloj

Retejaj iloj


mia_esperantistino

Tiu estas malnova revizio de la dokumento. Klaku sur titolon por ricevi kurantan version.
----

Mia esperantistino

MuzikoAngla melodio
Esperanta tekstoW. M. PAGE

Teksto

Inter la skotaj montetoj
loĝas tre bela fraŭlino,
revo de mia animo,
dolĉa Esperantistino!

Rekantaĵo:

Mia Esperantistino!
Dolĉa Esperantistino!

La karan lingvon uzante,
ofte al mi ŝi parolas,
kaj per vortetoj de amo
mian doloron konsolas.

Rekantaĵo

El ŝia buŝo la vortoj
ŝajnas al mia orelo,
nun aŭskultanta la sonon,
kanto de bela anĝelo.

Rekantaĵo

De mia koro espero!
De laborado la celo!
Ŝia ravega rideto
levas min al la ĉielo!

Rekantaĵo

Preĝon por ci, amatino,
en la aeron mi spiras:
“Di'! Al ŝi donu la benon,
kiun por ŝi mi deziras.

Rekantaĵo

Se la gepatroj konsentos,
kara Esperantistino!
Kun vi al pastro mi iros,
vi estos mia edzino!

Rekantaĵo

mia_esperantistino.1365272231.txt.gz · Lastaj ŝanĝoj: 21.12.2023 09:34 (ekstera redakto)